György Vámos
Aspekto
György Vámos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1946 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Hungario |
Okupo | |
Okupo | koreografo baleta dancisto |
TTT | |
Retejo | http://www.youri-vamos.com |
György Vámos [djordj vAmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vámos György, eksterlande Youri Vámos estas hungara baletisto, koreografo.
György Vámos[1][2] naskiĝis la 21-an de novembro 1946 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Vámos akiris baletistan diplomon en Ŝtata Baleta Instituto en 1967. Post la diplomo li baletis en la Budapeŝta Ŝtata Operejo ĝis 1972, kie jam en 1969 li estis levita solisto. Li estis solisto de Bavara Ŝtata Operejo (1972-1985), poste ĉefkoreografo en Dortmund, pli poste li estis direktoro de Baletejo en Bonn, ekde 1991 ankaŭ en Bazelo. Ekde 1996 li estis baletdirektoro kaj koreografo ĉe Düsseldorf-Duisburg. Li ricevis premiojn en 1995 kaj 2016.
Liaj koreografiaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Carl Orff: Carmina Burana
- Lucidor
- Aram Ĥaĉaturjan: Spartacus
- Vörös és fekete
- Léo Delibes: Coppélia
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: La Nuksrompilo
- Béla Bartók:
- Reĝido skulptita el ligno
- La Mirinda Mandareno
- Felix Mendelssohn Bartholdy: Somermeznokta sonĝo